Aviadilatako sur la hospitalo en Mariupolo | |
---|---|
Hospitalo en Mariupolo post aviadila atako | |
Koordinatoj | 47° 05′ 47″ Nordo 37° 32′ 01″ Oriento / 47.09645 °N, 37.53373 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 05′ 47″ Nordo 37° 32′ 01″ Oriento / 47.09645 °N, 37.53373 °O (mapo) |
Dato | 9-a de marto, 2022 |
Mortoj | 4 + 1 mortnaskito |
Vunditoj | almenaŭ 17 |
Atakintoj | Armitaj Fortoj de Rusia Federacio |
La 9-an de marto 2022, la rusa aerarmeo bombis akuŝejon № 3, hospitalkomplekson kiu funkciis kiel infanhospitalo kaj akuŝsekcio en Mariupolo, Ukrainio,[1] dum la rusa invado en Ukrainion, mortigante almenaŭ kvar homojn kaj vundante almenaŭ dek ses, rezultigante almenaŭ unu mortnaskon.[2]
Ukraina prezidanto Volodimir Zelenskij,[3] la estro de la departemento pri ekstera politiko de Eŭropa Unio, Josep Borrell,[2] kaj la ministro de la Armitaj Fortoj de Britio, James Heappey,[4] nomis la bombadon militkrimo.
La 10-an de marto, la Ministroj pri Eksteraj Aferoj kaj la Ministerio pri Defendo de Rusio deklaris, ke la bombado de la hospitalo estas pravigita per la supozata ĉeesto de ukraina armea personaro[5] en Mariupola akuŝejo №1, kiel antaŭe dirite, la 7-an de marto, de Reprezentanto de Rusio ĉe UN, Vasilij Nebenzia.[1] Pluraj amaskomunikiloj malakceptis la rusajn asertojn kiel malverajn.[6][7][8]
La raporto de OSKE deklaris, ke la aviadila atako estis rusa militkrimo.[9]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search